These are chat archives for Esperanto/esperanto-kurso.net

29th
Feb 2016
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 16:49
do @pizzamaker , pri tiu lingvosendependa kurso
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 16:49
ja
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 16:49
mi precipe bezonas iun kiu povas paroladi kun mi pri tio por fluigi la pensojn, iu kiu ne haltas pro nekompreno de aferoj :)
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 16:50
mi ja povas fari tion :)
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 16:50
por ke mi ne restu senmova ĉiam pri la farado kaj pripensado de detaloj :)
dankon :)
kiom vi aĝas fakte?
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 16:50
25
kaj vi?
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 16:50
ah bone :)
mi 27
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 16:50
hmmm
kaj kiel vi pripensis tion kurson?
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 16:51
tiun*
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 16:51
dankon :)
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 16:52
mia ideo estas havi sendependajn paĝojn kun etaj puzloj kiuj paŝon post paŝo instruas Esperanton
ĉiu paĝo estu sendepende kunhavigebla
por ke oni povu afiŝi la plej amuzajn, komplikajn ktp al sociaj retoj
kaj farante ilin la sistemo taksu kio logike sekvu al tiu ekzerco kaj prezentu tion kiel sekvo por plulerni
do ĝi devas esti dinamika, ne ĉiam la sama kurso
rapidlernantoj ne tro longe restu ĉe la aferoj kiujn ili jam konas
malrapidaj lernantoj havu sufiĉe da trejniĝo pri tio kion ili ankoraŭ ne bone komprenas
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 16:54
interesa
mi pensas, ke oni bezonus multe da bildoj, pro ke ĝi estu lingvosendependa
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 16:55
mi ĝojas pri la haveblo de la Zagreba metodo, ĉar ĝi estas bazita je sinsekvo de plej utila vortaro ĝis malpli oftaj vortoj
tamen, la Zagreba metodo estas en la nuna formo lingvodependa
bildoj utilas, sed ne nur bildoj faras kurson lingvosendependa
komence tio certe ege helpos, sed poste precipe ni uzu kuntekston da jam konataj aferoj
do, ĉu vi estas kreema?
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 16:56
ŝajnas bone
haha, kelkfoje :P
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 16:56
ĉu vi povus desegni ekzemplan vojon por komenci tian kurson?
kaj mi bezonas havi dosierformaton taŭgan por aldoni tiajn ekzercojn
Hokan precipe konas XML
sed mi pensas ke pli taŭgas uzi Markdown kiel bazon, aŭ la ŝablonsistemon de Go
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 16:58
hmm mi ne certas ĉar mi ne scias precize kian vojon vi pli ŝatus pro tio
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 16:58
la ideo estas ke fine ne ni sed la sistemo decidu la ekzaktan vojon
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 16:58
kiel tiaj puzloj funkcius?
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 16:58
do, pri tio mi volas helpon ;)
facila eblo estas plenigi truojn en frazoj
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 16:59
ĉu la sistemo farus ĝin hazarde aŭ uzante algoritmojn?
(decidi la vojon)
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 17:00
uzante algoritmojn
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 17:00
mojose
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 17:00
hazarde ne bonas
mi pripensas uzi sistemon similan al tio uzata en lichess
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 17:00
do tiu kurso ne estus baza, ĉu ne?
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 17:01
mia celo estas ke ĝi estu kompleta
almenaŭ post iom da tempo estu
komence eble nur baza
sed vi povas vidi en lernu kiel la kursoj por kelkaj tro facilas, por aliaj ne sufiĉas
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 17:02
ĉar se vi petas ke uloj plenigu truojn, tio jam postulas kelkajn scierojn
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 17:02
prave
por la komenco bildoj bonus :)
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 17:02
pro tio mi pensis pri bildoj
ja
por ekspliki la bazajn aferojn unue
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 17:03
ĉu vi eble povus fari liston da eblaj ekzercoj kaj kune kun ili taŭgecon por specifa nivelo?
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 17:03
jes mi povas pensadi pri tio
mi devas foriri ĉi-momente, mi revenos poste (tagmanĝo)
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 17:13
mi nun ankaŭ iras manĝi :)
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 18:36
@LaPingvino ĉu vi estas ĉe Tox aŭ XMPP?
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 19:45
estis...
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 19:46
ho ve
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 19:47
mi nun uzas ChromeOS, tial :)
kutime por vidbabili mi uzas appear.in
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 19:47
ho!
ĉu vi uzas chromebook?
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 19:48
tio uzas WebRTC, kio uzas samtavolan ĉifritan konekton defaŭlte
jes :)
mi havas 2
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 19:48
kiuj?
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 19:48
Chromebook Pixel kaj Chromebook Flip
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 19:48
aah
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 19:48
du tre mojosaj aparatoj :)
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 19:48
se vi havis Asus c201, vi povus instali libreboot
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 19:49
hmmm, eble do en la Flip eblas :)
mi tre ŝatas tiun :D
ĉu ni vidbabilu?
aŭ eble pli bone ni faru vidbabilejon pri PS :)
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 19:51
estus bona! mi ne certas ĉu bonfunkcios en iceweasel, sed ni provu
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 19:51
devus :)
ah ĉu vi vidis ke ili remetos la nomon Firefox?
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 19:52
jes! sed mi fakte uzas la version de Parabola, ne de Debian
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 19:52
ah jes
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 19:52
do ili ŝanĝas kelkajn aferojn
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 19:52
sed se la upstream estas sama...
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 19:52
rilate al la debiana versiono
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 19:52
post iom da tempo tio kunŝanĝiĝos
ili ne plu plendas pri la ŝanĝoj
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 19:53
mi provis WebRTC unufoje en ĉi tiu retumilo kaj ĝi ne funkciis
Joop Kiefte
@LaPingvino
Feb 29 2016 19:53
ah okej
pizzaiolo
@pizzamaker
Feb 29 2016 19:53
tamen ni provu